La 29-an de septembro Wen Jiabao, ĉina ĉefministro,
kaj Fukuda Yasuo, japana ĉefministro, reciprokis gratulan telegramon,
okaze de la 35-jariĝo de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter
Ĉinio kaj Japanio.
Wen Jiabao diris, ke antaŭ 35 jaroj politikistoj de
Ĉinio kaj Japanio faris historian decidon por realigi diplomatian
normaligon kaj malfermis novan ĉapitron de la dulandaj interrilatoj.
Dank’ al la klopodo de la registaroj kaj personoj de diversaj rondoj
de la du landoj farita en la pasintaj 35 jaroj, la interrilatoj
de ambaŭ landoj multe disvolviĝis kaj favoras al la du popoloj.
La du landoj troviĝas en nova stadio de starigo de strategiaj kaj
reciprokutilaj interrilatoj kaj alfrontas gravan ŝancon por plia
disvolviĝo. Wen sincere esperas, ke je la 35-jariĝo de normaligo
de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio la du landoj antaŭenpuŝos
siajn interrilatojn al longtempa, sana kaj stabila disvolviĝo.
Fukuda
Yasuo diris, ke la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio antaŭ 35
jaroj servis kiel ponto inter la du landoj, kaj poste la Paca kaj
Amika Konvencio de Ĉinio kaj Japanio faris ĝin ŝtala ponto. Ĝojige
estas, ke disvolviĝas interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la du landoj
en diversaj kampoj. Fukuda Yasuo diris, ke okaze de la 35-jariĝo
de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Japanio
decidis pliintensigi la kunlaboron kun Ĉinio por starigo de strategiaj
kaj reciprokutilaj interrilatoj kaj fari kontribuon al paco, stabileco
kaj disvolviĝo de Azio kaj la mondo.
|