La 27-an de septembro sinjorino Chen Zhili, ĉina ŝtata
konsilanto, emfazis, ke diversnivelaj registaroj kaj koncernaj departementoj
devas akcenti starigon de kulturaj domoj en la kamparo kaj kontentigi
kulturan postuladon de la popolo.
Ŝi diris, ke la centra financo asignos 4 miliardojn
da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj egalas al 1 usona dolaro) por konstruo
de 26 mil kulturaj domoj en la kamparo.
|