Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Someraj Specialaj Olimpikoj de 2007

Vespere de la 2-a de oktobro inaŭguriĝis en Ŝanhajo la Someraj Specialaj Olimpikoj de 2007. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis la inaŭguron kaj deklaris ĝian malfermon.

La Specialaj Olimpikoj el 21 konkursaj programoj kaj 4 prezentaj programoj finiĝos je la 11-a de oktobro, kaj ĝin ĉeestis pli ol 10 mil sportistoj kaj trejnistoj el 164 landoj kaj regionoj. Tiu ĉi Specialaj Olimpikoj estas la unuafoja okazo en Azio kaj en evoluanta lando, kaj ankaŭ la internacia sporta konkurso en Ĉinio kun ĉeestantoj el plej multaj landoj kaj regionoj.