La 4-an de februaro, fermiĝis la 6-a Azia Vintra Sportkunveno
en Changchun, ĉefurbo de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. Tiu
ĉi sportkunveno daŭris 7 tagojn kaj ĝin partoprenis 45 landaj kaj
regionaj olimpikaj komitatoj. 802 sportistoj el 26 landoj kaj regionoj
partoprenis konkursojn de 5 sportbranĉoj, 10 disciplinoj kaj 47
subdisciplinoj, kaj rompis 12 aziajn rekordojn.
La ĉina delegacio gajnis 19 orajn, 19 arĝentajn kaj
23 kuprajn medalojn kaj okupis la unuan lokon laŭ la nombro de medaloj.
|