Ĉinio nombras 20 milionojn da junaj volontuloj. Ili
donas bonkvalitan servon al la socio en helpo al malriĉuloj, mediprotektado,
urĝa savado kaj aliaj flankoj.
Ekde la fino de 1993, kiam Ĉinio okazigis junularan
volontulan agadon, la nombro de registritaj volontuloj kreskis ĝis
20 milionoj; ili donis en la tuta lando servon sume 150 milionojn
da fojoj al la socio je pli ol 5.5 miliardoj da horoj en helpo al
malriĉuloj, konstruado de loĝkvartalo, mediprotektado kaj urĝa savado.
Cetere, ĉinaj volontuloj iris ankaŭ al Azio, Afriko
kaj Latinameriko, donante bonkvalitan helpon al la socio kaj popolo
de koncernaj landoj.
|