La 8-an de oktobro oficiale ekfunkciis la Informo-centro
de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
La informo-centro konsistas el 7 partoj kun lanĉitaj
foto-serva kaj dissendo-serva ĉambroj.
Ĝi respondecas pri licencado de eksterlandaj ĵurnalistoj
je intervjuo rilate al la kongreso, pri publikigo de novaĵ-anonco
kaj pri organizo de gazetaraj konferencoj. Ĝis nun 1033 raportistoj
el 258 amaskomunikiloj de 42 landoj kaj regionoj sin anoncis por
raportado pri la kongreso, kaj inter ili estas 342 ĵurnalistoj el
Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco.
Kelkaj el la servoj de la informo-centro estas lanĉitaj
unuafoje: oni unuafoje malfermis la retejon de la kongreso (www.cpcnews.cn
) por prezenti al ĵurnalistoj riĉajn kaj aŭtentikajn dokumentojn
kaj koncernajn raportojn pri ĉiuj tutlandaj kongresoj de KPĈ; oni
senpage prezentos plej novajn fotojn de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo
pri la kongreso kaj programan signalon de la Centra Televizia Stacio
de Ĉinio, la Centra Popola Radio kaj la Ĉina Radio Internacia; la
ĵurnalistoj povas senpage uzi interreton.
|