Laŭ informo el la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj
Reformado de Ĉinio, de januaro ĝis septembro de la kuranta jaro,
Ĉinio jam fermis malgrandajn termoelektrejojn kun kapacito de 9
milionoj kaj 30 miloj da kilovattoj, plenumante 90% de la ĉi-jara
tasko.
Laŭ konigo, oni anstataŭigis tiujn malgrandajn termoelektrejojn
kun alta energio-konsumo kaj serioza poluado per grandaj generatoraroj
kun sama elektroprodukta povo, kaj per tio reduktis la ellasan kvanton
de karbona dioksido je 27 milionoj da tunoj.
Laŭ plano Ĉinio fermos antaŭ la jaro 2010 preskaŭ duonon
de la malgrandaj termoelektrejoj por realigi la celon ŝpari energion
kaj redukti ellason, nome en la jaro 2010 la unita energio-konsuma
kvanto el la totala enlanda produkto-valoro reduktiĝos je 20% ol
tiu en la jaro 2005, kaj la totala ellasa kvanto de la ĉefaj poluaĵoj
-- je 10% ol tiu en la jaro 2005.
|