La 8-an de oktobro oficisto Richard Engelhart de Unesko
deklaris en Lijiang, antikva urbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, ke Lijiang gajnis la "Premion de Merito de Unesko en
Azi-Pacifika Regiono en 2007" pro ĝia restituo de antikvaj
konstruaĵoj.
La premio estis donita en la Konferenco de Azi-Pacifika
Regiono de Unesko okazinta en Bankoko en aŭgusto de la kuranta jaro.
En la konferenco specialistoj unuvoĉe opiniis, ke oni restituis
tradiciajn konstruaĵojn de la antikva urbo Lijiang laŭ ĝia origina
aspekto, tio elmontris ke monhelpo de la registaro estas efika kaj
praktika protekta rimedo kun lokaj karakterizoj.
En la antikva urbo Lijiang, metita en la liston de
Mondaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko, oni restituis 299 domojn kaj
236 tradiciajn kortojn ekde 2003.
Samtempe tiun premion gajnis ankaŭ Aŭstralio, Hongkong
kaj Pakistano.
|