Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hongkong-a administra ĉefo Donald Tsang Yam-kuen publikigis raporton pri administrado de Hongkong

La 10-an de oktobro Donald Tsang Yam-kuen, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, faris raporton pri sia administrado, esprimante plenan fidon pri la perspektivo de Hongkong.

En la sama tago Donald Tsang Yam-kuen publikigis raporton pri sia administrado sub la titolo "Nova Direkto de Hongkong" en la leĝdona konsilio. Li diris, ke Hongkong jam revenis sur la trakon de leviĝo, kaj ĝia ekonomio jam ĉiuflanke restariĝis: De 2004 ĝis 2006, la ekonomio meznombre kreskis je 7.7% ĉiujare; la senlaborula proporcio malleviĝis de 8.6% en la jaro 2003 ĝis 4.2% nuntempe; la enspezo de urbanoj pliiĝis ĝenerale.

Li diris ankaŭ, ke dum la 10 jaroj post sia reveno al la patrolando, Hongkong iris neglatan vojon. Post la 10-jara praktikado de la orientilo "unu lando kun du sistemoj" en Hongkong, oni jam vidis ĝian superecon. Nur sin apogante sur la patrolando, Hongkong povas fronti al la tuta mondo kaj krei pli belan perspektivon.