 Antaŭ nelonge la Ministerio de Sano de Ĉinio ellaboris
kaj publikigis "Regularon de Urĝa Traktado de Tutlandaj Higienaj
Departementoj". La regularo ebligos al Ĉinio pli norme kaj
pli efike trakti diversajn abruptajn eventojn rilate la publikan
higienon.
En la gazetara konferenco okazinta en Pekino la 10-an
de oktobro, Mao Qun'an, proparolanto de la Ministerio de Sano de
Ĉinio, diris, ke la regularo resumis la praktikan sperton de la
higiena urĝa traktado en la lastaj jaroj, kaj faris reguligon al
la labora respondeco, komanda sistemo, administra mekanismo, monitorado,
raporto kaj publikigo de informoj kaj ĉeloka traktado ktp.
La regularo pluapaŝe fortigos la urĝan traktadon de
la higiena afero de Ĉinio.
|