Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis en Pekino la 14-a Monda Kongreso de Inteligenta Trafiko

La 9-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 14-a Monda Kongreso de Inteligenta Trafiko. La kongreso daŭros 5 tagojn kaj konsistas el simpozioj kaj ekspozicio. Pli ol 2000 specialistoj kaj erudiciuloj de pli ol 170 entreprenoj el 60 landoj kaj regionoj ĉeestis la kongreson kun pli ol 200 fakaj kaj akademiaj kunvenoj.

Oni speciale establis "ministran forumon", "urbestran forumon" kaj "entreprenistan forumon" por diskuti pri estontecaj trafiko kaj transportado, trafika sekureco, taktiko de disvolvo de scienco kaj tekniko de trafiko kaj disvastigo de fruktoj de scienca-teknologia renovigo.

La kongreso de inteligenta trafiko okazas ĉiujare en evoluintaj landoj de Eŭropo, Azi-Pacifika regiono kaj Ameriko. Tio estas la unua gastigo de Ĉinio kaj de evoluanta lando.