 La 11-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Monda Amaskomunikila
Konferenco de la Pekinaj Olimpikoj de 2008.
Liu Jingmin, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato
de la Pekinaj Olimpikoj, konigis al la ĉeestantaj amaskomunikiloj
de diversaj landoj kaj regionoj pri prepara laboro de la Pekinaj
Olimpikoj en 2008 kaj serva laboro de amaskomunikiloj.
Tio estas la lasta amaskomunikila konferenco antaŭ la
inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Ĝin ĉeestis 330 reprezentantoj
el 130 ĉefaj novaĵ-agentejoj, ĵurnaloj, televidstacioj, radiostacioj
kaj aliaj amaskomunikiloj de la mondo.
|