Posttagmeze de la 14-a de oktobro okazis en la Popola
Halo de Pekino la prepara kunveno de la Tutlanda Kongreso de la
Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala
sekretario de la Centra Komitato de KPĈ.
La kunveno aprobis per manlevo nomliston de membroj
de la Ekzamena Komisiono de Kvalifikiteco de Reprezentantoj, nomliston
de membroj de la prezidantaro de la kongreso, nomliston de ĝenerala
sekretario de la kongreso, la konsiston de la kongresa sekretariejo
kaj ties taskon, la tagordon de la kongreso, kaj aprobis, ke Zeng
Qinghong estu la ĝenerala sekretario de la kongreso.
Post la prepara kunveno okazis la unua kunveno de prezidantaro
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Oni unue aprobis nomliston
de membroj de la Konstanta Komitato de Prezidantaro konsistantan
el Hu Jintao kaj aliaj sume 36 homoj.
Poste la kunveno aprobis sub prezido de Hu Jintao la
nomliston de vicĝeneralaj sekretarioj; raporton pri ekzameno de
kvalifikiteco de reprezentantoj faritan de la ekzamena komisiono
de la kongreso; la manieron de elektado de la 17-a kongreso (projekto);
akcepton de alesto de nereprezentantoj kaj gastoj al la kongreso;
la tagordon de la kongreso.
Laŭ la tagordo, la kongreso inaŭguriĝis matene de la
15-a kaj fermiĝos matene de la 21-a de oktobro.
|