Laŭ informo de la Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj,
la nombro de homoj sin anoncintaj por volontuloj por Pekinaj Olimpikoj
kaj Handikapulaj Olimpikoj superis 320 mil.
Koncerna respondeculo de la komitato konigis, ke dum
la Olimpikoj estos bezonataj sume pli ol 400 mil urbaj volontuloj
por servo en konkursejoj, trafiko, turismo, aĉetado kaj aliaj. La
varblaboro de volontuloj en Hongkong, Makao, Taiwan-provinco kaj
ekster Ĉinio startos en la venonta marto kaj tiu de urbaj volontuloj
startos en ĉi-jara junio.
|