Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ

La 15-an de oktobro la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino. Al la kongreso ĉeestas pli ol 2 200 reprezentantoj demokratie elektitaj el pli ol 70 milionoj da membroj de KPĈ, kaj Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ faris raporton en la nomo de la lasta Centra Komitato de la partio. La inaŭguron prezidis Wu Bangguo, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj ĉeestis la ĉefaj gvidantoj de la partio.

Ekde 1977 la kongreso okazas en ĉiu kvina jaro kaj la ĉi-foja daŭros 7 tagojn.