Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 4-a Foiro de Ĉinio kaj ASAL konfirmis 11 "ĉarmajn urbojn"

De la 28-a ĝis la 31-a de oktobro, la 4-a Foiro de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) okazos en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio.

Oni prenis 11 haven-urbojn kiel "ĉarmajn urbojn" por adapti la temon de la foiro -- "Kunlaboro de Havenoj". Inter ili estas Tianjin de Ĉinio, Sihanouk-urbo de Kamboĝo kaj Singapuro-urbo de Singapuro.

Dum la foiro okazos "Forumo de Disvolvo kaj Kunlaboro de Haveno de Ĉinio kaj ASAL", kaj al ĝi estos invitataj trafikaj ministroj de la 10 landoj (Ĉinio kaj 9 membrolandoj de ASAL), urbaj ĉefoj de ĉefaj haven-urboj kaj internaciaj investantoj de dokoj.

De la 2-a Foiro de Ĉinio kaj ASAL, oni organizis specialan ekspozicion "Ĉarmaj Urboj". Ĉinio kaj ĉiuj landoj de ASAL elektas po unu urbon aŭ lokon kiel reprezentanton de sia lando por montri sian originalan aspekton kaj intensigi kunlaboron.