Antaŭ nelonge la Ĉina Asocio por Reciprokado de Religia
Kulturo informis, ke la 2-a Monda Budaisma Forumo okazos novembre
de 2008 en la urbo Wuxi de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio kaj
malfermiĝos en Hongkong.
La forumon okazigos la Ĉina Asocio por Reciprokado de
Religia Kulturo kaj la Ĉina Budaisma Asocio. Koncerna respondeculo
esprimis, ke la forumo celas starigi por la budaistoj egalrajtan
kaj malferman ejon de altnivela dialogo.
La 1-a Monda Budaisma Forumo okazis aprile de 2006 en
la urbo Zhoushan de Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio.
|