Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 102-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro en Kantono

La 15-an de oktobro, malfermiĝis la 102-a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. La foiro liveris 32 mil normajn standojn, kaj ĝin ĉeestis pli ol 15 mil entreprenoj.

Tiu ĉi foiro okazas de la 15-a ĝis la 30-a de oktobro. Por akceli importadon kaj komercan ekvilibron, oni pluapaŝe grandigis la terenon por importaĵoj. 480 entreprenoj el 57 landoj kaj regionoj eksponas siajn mekanikajn ekipaĵojn, elektronikajn kaj inform-teknologiajn produktaĵojn kaj agrikulturaĵojn.

La partoprenantaj entreprenoj de tiu ĉi foiro ĝuas 25% da rabatoj por lui standon, dum 17 entreprenoj el 9 malplej evoluintaj landoj uzas standon senpage.

La Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro en Kantono estas grava fenestro de ĉina pordo-malfermo kaj reformado. Ĝi okazas du fojojn respektive en printempo kaj aŭtuno ĉiujare ekde aprilo de 1957.