Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio akiris gravan progreson en scienca kaj teknologia esplorado

La 16-an de oktobro Li Xueyong, ĉina vicministro de scienco kaj teknologio, diris en la gazetara konferenco okazigita de la informo-centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, ke depost la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio akiris gravan progreson en scienca kaj teknologia esplorado, kaj pro leviĝo de la scienca-teknologia forto, la memstara renoviga kapablo pluapaŝe altiĝas.

Li diris, ke en la pasintaj 5 jaroj Ĉinio akiris riĉan rikolton en scienca-teknologia esplorado, ekzemple homporta kosmonaŭtiko, supera hibridigita rizo, altkapabla komputilo, kaj la kapablo de sendependa invento de gravaj teknikaj ekipaĵoj multe altiĝis. La apoga rolo de scienco kaj teknologio pli kaj pli evidentiĝas en reguligado de la ekonomia strukturo kaj en solvo de problemo rilate agrikulturon, kamparon kaj kamparanojn.