La 17-an de oktobro okazis en Pekino la 24-a ĉina-eŭropa homarajta
dialogo.
Wu Hailong, estro de la Internacia Departemento de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, konigis novajn progresojn
de Ĉinio en 9 flankoj, inkluzive de perfektigo de homarajta leĝdono,
akcelo de justica reformado, garantio de rajtoj kaj interesoj de
laborantaro, kaj establo de socia garantia sistemo. Li diris, ke
sekve de kompleta disvolvo de ekonomio, socio, demokratio kaj leĝa
regado de Ĉinio, la ĉina homarajta kariero senĉese gajnos novan
progreson.
EU-delegitoj partoprenantaj en la dialogo pozitive taksis
klopodon de Ĉinio por akceli kaj protekti homajn rajtojn. Ili esprimis,
ke EU volas plifortigi reciprokadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en
la kampo de homa rajto.
|