Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esperas, ke diversaj flankoj plue kunlaboros por antaŭenpuŝi procezon de ses-flanka intertraktado

La 18-an de oktobro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj plue kunlaboros por kune antaŭenpuŝi procezon de la Ses-flanka Intertraktado.

Li diris, ke kiel posta rimedo de la duaperioda kunveno de la 6-a Ses-flanka Intertraktado, kaj laŭ komuna kono atingita de la ses flankoj, en la 11-a de oktobro la specialista grupo de Usono pri nuklea problemo veturis al la Korea Popol-Demokratia Respubliko por fari preparon al senfunkciiga laboro. La specialista grupo finis laboron en la 18-a. Liu Jianchao diris, ke ankaŭ la laborgrupo pri kunlaboro de ekonomio kaj fuelo baldaŭ okazigos kunvenon por esplori kaj praktiki la komunan deklaron.