La 18-an de oktobro ĉina ministro de eksteraj aferoj
Yang Jiechi intervidiĝis en Pekino kun Clark Rangt, usona ambasadoro
en Ĉinio. Reprezentante la ĉinan registaron, li esprimis fortan
proteston al la usona registaro pro tio, ke la usona Kongreso donis
al Dalai-lamao la tiel nomatan "Kongreso-premion".
Tion malkaŝis Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, en la gazetara konferenco.
Liu Jianchao diris: "Tibeto estas neapartigebla
parto de la teritorio de Ĉinio, kaj tibetaj aferoj -- internaj aferoj
de Ĉinio. Ĉinio senŝanceliĝe oponas intervenon fare de iu ajn lando
kaj iu ajn homo per la problemo de Dalai-lamao."
|