La 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de
Ĉinio (KPĈ) fermiĝis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro en la Popola
Halo de Pekino.
La
fermo komenciĝis je la 9-a matene, kaj ĝin prezidis Hu Jintao.
La kongreso elektis 204 membrojn kaj 167 kandidatajn
membrojn, kiuj konsistigas la 17-an Centran Komitaton de KPĈ, kaj
127 membrojn de la nova Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra
Komitato de KPĈ.
La kongreso pasigis la rezolucion de la 16-a Centra
Komitato de KPĈ, la raporton faritan de Hu Jintao nome de la 16-a
Centra Komitato de KPĈ, la rezolucion pri la laborraporto de la
Disciplino-Ekzamena Komitato sub la Centra Komitato de KPĈ kaj la
rezolucion pri la Statuto de KPĈ (reviziita), kiu validiĝis samtage
post aprobo.
|