La 4-an de februaro, oficiale fondiĝis en Zambio la 
              unua ekonomia-komerca kunlabora regiono de Ĉinio. Ĉina prezidanto 
              Hu Jintao kaj zambia prezidento Levy Patrick Mwanawasa kune ĉeestis 
              la inaŭguran ceremonion.
              Tiu ĉi kunlabora regiono estas la unua ekonomia-komerca 
              kunlabora regiono fondita de Ĉinio en Afriko kaj ankaŭ estas konkreta 
              enkorpiĝo de la fruktoj de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo okazinta 
              en Pekino en novembro, 2006. Ĝia fondiĝo utilos al la disvolviĝo 
              de la maŝina, malpeza, konstrumateriala, farmacia kaj manĝaĵa industrioj 
              de Zambio, plimultigos eksportadon kaj kreos bonajn kondiĉojn por 
              Zambio en posedo de teknologioj, trejnado de talentuloj kaj plibonigo 
              de labordonado. 
              
              
              
              
                |