Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Armita forto de la Kurda Laborista Partio atakis turkan sekurigan trupon

Laŭ raporto de la turka novaĵ-agentejo, armita forto de la Kurda Laborista Partio atakis antaŭtagmeze de la 21-a de oktobro turkan barakon en la turka sudorienta regiono.

Laŭ raporto matene de tiu tago armitoj de la Kurda Laborista Partio faris atakon al la turka sekuriga trupo, kiu garnizonas en Yuksekove, loko de Hakkari-provinco ĉe la landlimo de Turkio kaj Irako, 13 armeanoj de la turka sekuriga trupo mortis kaj 15 vundiĝis. Nun la turka sekuriga trupo ankoraŭ ĉasas la armitojn.