Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Deng Pufang, prezidanto de la Kriplula Federacio de Ĉinio, gajnis premion Alexander Gralnick.

La 18-an de oktobro la Monda Psikosocia Konvaleska Asocio (MPKA) okazigis en Usono ceremonion en la stabejo de UN kaj donis la premion Alexander Gralnick al Deng Pufang, prezidanto de la Kriplula Federacio de Ĉinio pro lia granda kontribuo al bonstato de la kripluloj kaj mensaj debiluloj.

Kuang Weilin, asistanta ĝenerala konsulo de la ĉina konsulejo en Nov-Jorko, akceptis la premion anstataŭ Deng.

Martin Gittelman, direktoro de MPKA, distribuis la premion. Li diris, ke Deng estas ununura persono internacia, kiu akiris la premion ĉi-jare.