Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Naŝi-a muziko ludita por celebrado de fondiĝo de UN

La 22-an de oktobro la agentejoj de UN en Ĉinio kaj la Ĉina Asocio de UN okazigis en Pekino aktivadon sub la titolo "Leviĝu por subteni miljaran disvolvan celon", celebre al la 62-a datreveno de la fondiĝo de UN kaj atingo de mezpunkto de miljara disvolva celo.

Khalid Malik, reprezentanto de la Disvolva Programo de UN en Ĉinio, faris parolon en la akcepto, ke "la celebrado speciale invitas 'Pacan Voĉon', ensemblo de la naŝi-a muziko el sudokcidenta Ĉinio".

La naŝi-a muziko konsistas el muziko de Naŝi-nacio kaj teksto kaj melodio el muziko de la dinastioj Tang (618-907), Song (960-1279) kaj Yuan (1271-1368). Nomata "vivanta fosilio de muziko", ĝi karakteriĝas per miljaraj muziko kaj muzikiloj kaj maljunaj ludistoj.

Pli ol cent diplomatoj de diversaj landoj kaj ĉinaj oficistoj aŭskultis la "sonon el ĉielo".