Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio ludos farendan rolon en nuklea problemo de la Korea Duoninsulo

La 23-an de oktobro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio per respondeca sinteno ludos farendan rolon en la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo.

Raportisto de la Korea Respubliko demandis, ke la Komunista Partio de Ĉinio ĵus elektis novajn konstantajn membrojn de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉu tio influos ĉinan politikon en la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Pri tio Liu informis, ke realigo de sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj akcelo de la procezo de la 6-flanka intertraktado estas grava tasko de la ĉina registaro kaj la ĉina diplomatio. Ĉinio akcelos plu konstruadon de kontinue paca kaj komune prospera harmonia mondo, inkluzive de la Korea Duoninsulo. Ĉinio persistos plu en la vojo de paca disvolvo kaj samtempe persistos en la malferma strategio de reciproka utilo kaj ambaŭflanka gajno.