Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio lanĉis la unuan lun-sondan sateliton

Je la 18-a horo kaj 5 minutoj de la 24-a de oktobro Ĉinio sukcese pafis en la spacon la unuan lun-sondan sateliton "Chang'e-1" per transporta raketo "Changzheng-3A" en la satelito-pafejo en Xichang, sudokcidenta Ĉinio.

La satelito "Chang'e-1" estas tute farita de Ĉinio. Ĉirkaŭflugante la lunon, la satelito plenumos kvar taskojn de scienca esplorado: akiri tri-dimensiajn bildojn de la surfaco de la tuta luno; analizi konsiston kaj lokiĝon de kemiaj elementoj kaj materialoj de la surfaco de la luno; studi karakteron de grundo de la luno; kaj sondi la medion de la spaco de 40000-400000 kilometroj inter la tero kaj la luno.