Kiel ŝlosila parto de la 16-a Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo
de Ĉinio, la Internacia Orkoka Filma Ekspozicio inaŭguriĝis en la
23-a de oktobro en Suzhou, orienta Ĉinio. 20 filmoj el Pollando,
Rusio, Hindio, Japanio, Irano, Malajzio kaj aliaj sume pli ol 20
landoj publike projekciiĝos dum la filma festivalo kaj konkuros
la premiojn de "Eksterlanda filmo plej ŝatata" kaj aliajn
premiojn.
La 20 filmoj kun diversaj stiloj estas reprezentantoj
el 70 filmoj eksterlandaj. Ren Kangmin, direktoro de organiza komitato
de la filma festivalo, diris, ke la Orkoka kaj Centflora Filma Festivalo
estas jara kunveno de ĉinaj filmoj kaj ankaŭ interŝanĝa kaj amika
interkomunika kunveno de la ĉina filmista rondo kaj la fremdlandaj
filmistoj. Li diris, ke la Internacia Orkoka Filma Festivalo akcelos
kunlaboron kaj prosperigos merkaton kaj montros al ĉinaj spektantoj
fenestron por koni fremdlandajn filmojn.
|