Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Birma problemo devas esti racie traktata de la birmaj registaro kaj popolo

Intervidiĝante en Pekino la 25-an de oktobro kun Ibrahim Agboola Gambari, speciala konsilisto de la ĝenerala sekretario de UN pri la birma problemo, ĉina ŝtata konsilanto Tang Jiaxuan diris, ke la birma problemo devas esti racie solvata de la birmaj popolo kaj registaro per dialogo kaj interkonsiliĝo.

Tang Jiaxuan diris, ke Ĉinio atentas la birman situacion kaj esperas vidi Birmon stabilan, disvolvan, demokratian kaj interpaciĝintan. La internacia socio devas liveri konstruivan helpon por solvo de la birma problemo sed ne doni nur punon kaj subpremon. Ĉinio plue subtenas klopodon de Ban Ki-Moon kaj Ibrahim Agboola Gambari kaj aprobas, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj ludu gravan rolon.

Ibrahim Agboola Gambari pozitive taksis gravan rolon de Ĉinio por racia solvo de la birma problemo. Li dankis, ke Ĉinio subtenas la klopodon de la ĝenerala sekretario de UN por interpacigo, dezirante fari pluan kontribuon por racia solvo de la problemo.