Matene de la 28-a de oktobro la Kvara Foiro de Ĉinio
kaj Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj inaŭguriĝis en Nanning, ĉefurbo
de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. La inaŭguron
ĉeestis ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan kaj gvidantoj de la Asocio
de Sudorient-Aziaj Landoj.
La foiro temas pri havena kunlaboro, kaj altiris 1908
entreprenojn sub kvar subtemoj, nome "Komercado", "Investo
kaj kunlaboro", "Praktikaj teknologioj por la kamparo"
kaj "Ĉarmaj urboj". Dum la foiro okazos forumo pri disvolviĝo
kaj kunlaboro de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en
disvolvo de haveno, intertraktado pri havenaj ekipaĵoj kaj kunlaboro,
komerca esploro en havenaj urboj kaj aliaj agadoj.
La foiro daŭros ĝis la 31-a de oktobro.
|