Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Helpo de Ĉinio al Afriko estas reciproka helpo de amikoj

En la 5-a de februaro, Wei Jianguo, vicministro de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris en Pekino, ke la helpo de Ĉinio al Afriko estas sincera kaj malegoisma, portas nenian politikan kondiĉon kaj estas reciproka helpo de amikoj.

Li diris, ke en la lastaj jaroj rapide disvolviĝas la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. En 2006 la ĉina-afrika komerco atingis 55.5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj jara kresko de komerco superis 30 procentojn en la lastaj sinsekvaj kvin jaroj.

Li diris, ke investo de Ĉinio al Afriko pli kaj pli grandiĝas en la lastaj jaroj. Ĝis la fino de 2006 Ĉinio investis jam 6.3 miliardojn da usonaj dolaroj al la agrikulturo, telekomunikado, fuela industrio, manufakturado k.a. de Afriko.