Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plenumis amendon de "Leĝo de Fuelo-ŝparado"

La 28-an de oktobro la ĉina leĝdona institucio finis amendon de la "Leĝo de Fuelo-ŝparado". Laŭ la amendo publikigita samtage, la fuelo-ŝpara laboro de konstruado, trafikaj fakoj kaj registaraj institucioj estos inkludataj en la leĝo, serio da administraj sistemoj pri fuelo-ŝparado kaj stimulaj kaj punaj rimedoj estos perfektigitaj.

La amendita leĝo estos praktikata ekde la 1-a de aprilo de la venonta jaro.