La asteroido malkovrita de ĉina sciencisto en la 23-a
de februaro 1982 kaj kun la internacia numero 7811 estis nomita
kiel "Asteroido Zhao Jiuzhang" la 29-an de oktobro, 2007,
memore al la centjara datreveno de la naskiĝo de Zhao Jiuzhang,
unu el la fondintoj de la artefarita satelito, atombombo kaj misilo
de Ĉinio.
Zhao Jiuzhang estas elstara meteorologo, geofizikisto
kaj spaca fizikisto de Ĉinio. Por konfirmi lian sciencan atingon,
la Centro de Malgrandaj Planedoj kaj la Internacia Komitato de Asteroida
Nomado aprobis, ke la asteroido estu nomita "Asteroido Zhao
Jiuzhang".
|