Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Preparado de la Pekinaj Olimpikoj estas preskaŭ perfekta

Lastatempe Hein Verbruggen, prezidanto de la Kunaranĝa Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato pri la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la preparado de la Pekinaj Olimpikoj estas preskaŭ perfekta.

Li diris, ke la stadionoj de la Pekinaj Olimpikoj estas ege belaj kaj la konstruado ne estas malfruigita. Parolante pri aera kvalito en Pekino dum la Olimpikoj, Hein Verbruggen diris, ke oni ĉiam kontrolas la aeran staton en Pekino, ke la ĉina registaro tutforte klopodas por garantii, ke sportistoj konkursos en sana medio.