Lastatempe inaŭguriĝis kurso de minbalaado por Angolo,
Burundio, Ĉadio, Gvineo-Bisaŭo kaj Mozambiko en Nankino, ĉefurbo
de Jiangsu-provinco, Ĉinio.
Tiu kurso estas konkreta praktikado de la Pekina Agada
Programo (2007-2009) atingita en la Pekina Pinta Konferenco de la
Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, kaj aktiva partopreno de Ĉinio en
la internacia humanisma helpado por minbalaado. La kurso daŭros
45 tagojn kaj 47 oficiroj kaj soldatoj de la 5 afrikaj landoj estas
trejnataj.
Dum la kurso la trejnatoj sisteme lernas manipuladon
de instrumentoj de minserĉado kaj minbalaado, aranĝon de minbalaado
kaj faros subĉielan ekzercadon.
|