La 29-an de oktobro la Komerca kaj Investa Foiro de
Mezaj kaj Malgrandaj Entreprenoj de Eŭrazia Konferenco inaŭguriĝis
en Qingdao, ĉemara urbo de Shandong-provinco, Ĉinio.
Okazigo de la foiro estis iniciatita de la ĉina ĉefministro
Wen Jiabao en la 6-a Eŭrazia Pinta Konferenco okazinta en septembro
de 2006. La temo de la 4-taga foiro estas "akceli komercon
kaj investon de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Azio kaj Eŭropo".
La enhavo inkludas ekspozicion, demonstradon, forumon de mezaj kaj
malgrandaj entreprenoj kaj tiel plu.
La foiron partoprenas pli ol 600 ĉinaj kaj eksterlandaj
entreprenoj.
|