Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Japana agado kontraŭ ĉinoj defendantaj la insulon Diaoyu atencas la suverenecon de Ĉinio

La 30-an de oktobro Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, montris en gazetara konferenco, ke de antikveco la insulo Diaoyu kaj ĝiaj dependaj insuloj estas nedisigebla teritorio de Ĉinio, kaj Ĉinio posedas nediskuteblan suverenecon super ili. Ni konsideras, ke la agado de Japanio kontraŭ la ĉinoj defendantaj la insulon Diaoyu malobservas la internacian leĝon kaj atencas la suverenecon de Ĉinio. Ĉinio firme oponas tion.