Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Brazilo gastigos la Futbalan Mondpokalan Konkurson 2014

La 30-an de oktobro Sepp Blatter, prezidanto de la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj, proklamis en Zuriko, ke Brazilo gastigos la viran Futbalan Mondpokalan Konkurson, 2014, kaj Germanio -- la virinan, 2011.

Antaŭ tio la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj aplikis alternan gastigon de la Mondpokala Konkurso en diversaj kontinentoj. Laŭ tiu ĉi regulo Sud-Ameriko venis al la vico por gastigi la konkurson, 2014, tamen inter sudamerikaj landoj nur Brazilo kaj Kolombio peticiis la gastigon, dum la lasta deklaris retiron, do Brazilo estas la sola peticianto de la konkurso, 2014.

En la jaro 1950 Brazilo gastigis la 4-an Mondpokalan Konkurson kaj akiris la subĉampionecon. La brazila teamo estas la ununura teamo en la mondo, kiu partoprenis la finalon de ĉiuj antaŭaj 18 Mondpokalaj Konkursoj kaj akiris 5-foje la ĉampionecon kaj 2-foje subĉampionecon.

Venkinte la rivalon Kanado, Germanio gajnis la rajton gastigi la virinan Mondpokalon, 2011. La germana teamo ĉampioniĝis en la lastaj du virinaj Mondpokalaj Konkursoj.