Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Hangzhou Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio kaj EU

La 1-an de novembro inaŭguriĝis en la urbo Hangzhou Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio en 2007 kaj Forumo de Cirkula Ekonomio de Ĉinio kaj EU, kiujn ĉeestis ĉirkaŭ 400 registaraj oficistoj, ekspertoj kaj respondeculoj de financaj institucioj kaj entreprenoj de Ĉinio kaj Eŭropo.

La forumo celas vastigi kunlaboron de Ĉinio kaj Eŭropo kaj antaŭenpuŝi novigon kaj praktikadon de cirkula ekonomio. En la forumo oni diskutas pri garantio de leĝdonado kaj politika disvastigo pri cirkula ekonomio, pri ekspluatado de koncernaj industrioj de cirkula ekonomio, pri ŝanco kaj latenta merkato de kunlaboro de Ĉinio kaj Eŭropo, kaj pri efika vojo de kombino de disvolviĝo de cirkula ekonomio kun financa kapitalo.