Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio elmetis rezolucian leĝo-projekton de olimpika armistico

La 31-an de oktobro Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, prezentis al la 62-a Ĝenerala Asembleo de UN rezolucian leĝo-projekton de "Olimpika Armistico" elmetitan de Ĉinio.

Li diris, ke paco kaj disvolvo estas du temoj de la nuntempa mondo, tamen ankoraŭ ekzistas regionaj konfliktoj kaj de tempo al tempo okazas regiona fluktuo.

Li diris ankaŭ, ke post 282 tagoj, la Olimpika torĉo, kiu simbolas lumon, solidarecon, amikecon kaj pacon, unuafoje brulos en Pekino. Tio havas gravan kaj specialan signifon por Olimpikaj sportoj kaj la antikva civilizita lando Ĉinio.

Li diris, ke "Olimpika armistico estas ne nur koncepto de olimpikaj sportoj, sed ankaŭ komuna volo de la tutmonda popolo, kiu amas pacon".