Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wen Jiabao ĉeestis la 6-an Konferencon de Ĉefministra Konsilio de ŜKO en Uzbekio

La 2-an de novembro okazis en Taŝkento, ĉefurbo de Uzbekio, la 6-a Konferenco de Ĉefministra Konsilio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO). Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis ĝin kaj faris paroladon.

Wen Jiabao montris, ke nun la internacia kaj regiona situacioj estas komplikaj, la paco kaj la regiona popolo estas minacataj de netradicia sekureco, inkluzive de narkotaĵa kontrabando. Disvolvo de ekonomio kaj plibonigo de la popola vivo estas urĝaj postuloj de ĉiuj landoj de tiu ĉi regiono kaj ankaŭ efika vojo por akceli longan pacon de la regiono. Profundigo de kunlaboro de regiona ekonomio konformas al la bazaj interesoj de ĉiuj landoj kaj popoloj.

La tasko de tiu ĉi konferenco estas tutflanke realigi la komunan opinion de la Pinta Konferenco okazinta en Biŝkeko kaj la "Konvencion de Longtempa Bon-Najbara Amikeco kaj de Kunlaboro Inter Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo" kaj akceli praktikan kunlaboron de ĉiuj membrolandoj. La sekvanta Konferenco de Ĉefministra Konsilio de ŜKO okzos en Kazaĥio en 2008.