Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Liu Xiang gajnis ĉampionecon en Germanio

La 6-an de februaro, ĉina atleto Liu Xiang gajnis ĉampionecon per 7.53 sekundoj en la ĉambra matĉo de 60-metra hurdokurado en Duesseldorf de Germanio kaj rompis la rekordon de 7.59 sekundoj de tiu matĉo. Tio estas la unua ĉampioneco de Liu Xiang en 2007.

En la Atenaj Olimpikoj de Grekio en 2004, li gajnis ĉampionecon en 110-metra hurdokurado; en la 12-a de julio 2006, li kreis novan mondan rekordon de 110-metra hurdokurado per 12.88 sekundoj en Laŭzano de Svisio. Krome, li multfoje gajnis ĉampionecon en mondaj konkursoj.