Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La kampara kuraco-garantia sistemo de Ĉinio fundamente kovros kamparajn loĝantojn en 2010

Lastatempe la Ministerio de Sano de Ĉinio promesis en la nomo de la ĉina registaro, ke Ĉinio ĉiuflanke antaŭenpuŝos konstruadon de la kampara kuraco-garantia sistemo kaj realigos en la jaro 2010 la celon, ke la kampara kuraco-garantia sistemo fundamente kovros la kamparajn loĝantojn.

La 2-an de novembro fermiĝis en Pekino la internacia simpozio pri primara higiena sanitara disvolvado de la ĉina kamparo, kune okazigita de la Ministerio de Sano de Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano. En la nomo de la ĉina registaro, la Ministerio de Sano de Ĉinio faris serion da promesoj en la simpozio.

Ĉinio promesis plimultigi mon-asignon de la registaro al la kamparo kaj malproksimaj regionoj, kaj starigi tri-nivelan sistemon de kuraca higiena servo kovrantan guberniojn, subguberniojn kaj vilaĝojn de la tuta kamparo.

En la nomo de la ĉina registaro, la Ministerio de Sano de Ĉinio elmetis la "Pekinan Iniciaton" kun jena enhavo: atenti pri disvolvado de la higiena afero de la kamparo kaj malproksimaj regionoj, starigi la kompletan reton de primara higiena sanitara servo, perfektigi la kamparan kuraco-garantian sistemon, pliintensigi internaciajn reciprokadon kaj kunlaboron.