Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina satelito Chang’e-1 glate eniris en ĉirkaŭlunan orbiton

Je la 11-a horo kaj 37 minutoj de la 5-a de novembro la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino sukcese plenumis la unuafojan luno-alproksimiĝan bremson al la unua luna satelito Chang’e-1 de Ĉinio, kaj la satelito glate eniris en la ovalan ĉirkaŭlunan orbiton kun periodo de 12 horoj. Tio signifas, ke la satelito Chang’e-1 fariĝis la unua luna satelito de Ĉinio.