Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis produktan regularon de aŭtoj de novaj fueloj

Antaŭ nelonge la ĉina registaro publikigis la "Administran regularon de permeso al produktado de aŭto de novaj fueloj" por solvi la problemojn de fuelo-konsumado kaj aero-poluado.

Nun ĉinaj grandaj aŭtaj entreprenoj rigardas produktadon de aŭtoj de fuelo-ŝparado kaj novaj fueloj kiel disvolvan strategion. Laŭ difino, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio taskos ekspertizajn establaĵojn fari ekzamenon al la loka tekniko kaj produkta tekniko de produkta permeso de aŭtoj de novaj fueloj.

En la lastaj jaroj Ĉinio multe klopodis por esplorado de aŭtoj de novaj fueloj, kaj dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj la Ŝanhaja Monda Foiro en 2010, Ĉinio uzos aŭtojn kun nula ellasa kvanto, kies fuzaĵo estas hidrogeno.