La 6-an de novembro okazis en Kremla Halo en Moskvo
la ferma ceremonio de la "Ĉina Jaro en Rusio", kaj ĝin
ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj rusa ĉefministro Viktor
Zubkov.
En sia parolado Wen Jiabao diris, ke la reciproka okazigo
de la Ŝtata Jaro estas grava rimedo por intimigi la longdaŭran amikecon
de la du popoloj kaj ĉiuflanke altigi la strategiajn kunlaborajn
partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio, kaj grava iniciato en
la historio de interrilatoj de la du landoj. La pli ol 500 aktivadoj
de la Ŝtata Jaro en la pasintaj du jaroj profundigis la politikan
reciprokan fidon de la du landoj, antaŭenpuŝis praktikan kunlaboron,
kaj tio estas brila paĝo en la historio de la interrilatoj de la
du landoj.
En sia parolado Viktor Zubkov gratulis pro la sukceso
de la "Ĉina Jaro en Rusio" kaj diris, ke Rusio volas kune
kun Ĉinio senĉese solidigi kaj fortigi la strategiajn kunlaborojn
laŭ la spirito de "Ŝtata Jaro" kaj fari la interrilatojn
de Ĉinio kaj Rusio modelo de amika najbareco.
Post la ferma ceremonio la du ĉefministroj kaj aliaj
gastoj kune ĝuis prezentadon de la Ĉina Ŝtata Filharmonia Orkestro
kaj ĉinaj artistoj.
|