Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio elektas sidejon de la tria sciencesplora stacio en Antarkto

La 24-a scienca esplorado de Ĉinio al Antarkto komenciĝos meze de la kuranta monato. Unu el la gravaj taskoj de la esplorado estas fondi la trian sciencesploran stacion de Ĉinio en la glacikrusto A en Antarkto.

En la meza kaj lasta tagdekoj sciencistoj veturos per la sciencesplora ŝipo Xuelong kaj aviadilo al Antarkto. Ilin akompanos 189 laborantoj pri konstruado, kiuj plenumos plivastigadon de Zhongshan-Stacio de Ĉinio en Antarkto.