Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis en Hongkong foto-ekspozicio por 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando

La 7-an de novembro inaŭguriĝis en Hongkong foto-ekspozicio por 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando, por noti la dekjaran vojon de Hongkong post reveno al la patrolando.

La Fotografista Asocio de Ĉinio kaj la Fotografista Asocio de Hongkong kune okazigis la ekspozicion kaj la Ĉina Turisma Eldonejo de Hongkong invitis 40 fotografistojn de la ĉeftero, Hongkong, Taiwan kaj Makao de Ĉinio por foti Hongkong de ĉiuj flankoj.

La ekspozicio daŭros de la 8-a ĝis la 15-a de novembro en la Centra Biblioteko de Hongkong.